La Havelkanal (HvK) ligas la Oder-Havel-Kanal (km 10,2) ĉe Nieder Neuendorf apud Hennigsdorf kun la rivero Havel okcidente de Potsdamund ĉe Paretz en la proksimeco de Ketzin. Ĝi estas 34,5 km longa kaj pre la Schleuse Schönwalde al diferenco de alteco estas proksimume 2 m.

Havelkanal
kanaloNacia akvovojo (Germanujo)
Lando Germanio vd
Situo
Geografia situo 52° 36′ 58″ N, 13° 12′ 17″ O (mapo)52.61601913.204658Koordinatoj: 52° 36′ 58″ N, 13° 12′ 17″ O (mapo)
Havelkanal (Berlino)
Havelkanal (Berlino)
DEC
Havelkanal
Havelkanal
Situo de Havelkanal
Map
Havelkanal
vdr
Havelkanal (ĉe Falkenrehde)
viola: Havelkanal, blua: Havel
verdblua: Elbe-Havel-Kanal kaj Oder-Havel-Kanal
verda: Sacrow-Paretzer Kanal

La kanalo ekestis en la jaro 1951 ĝis 1952 sen detala planado. Ĝi ĉirkaŭumis la okcidentajn kvartalojn de Berlino, kiuj ne estis partoj de GDR. La nomo komence estis "Kanal des Friedens" (kanalo de paco). Oni povis utiligi antaŭe ekzistantajn akvovojojn kaj kanalojn por sekigi la grundon, nome la Nieder Neuendorfer Kanal, la Brieselanger Kanal kaj la Hauptschifffahrtskanal Nauen-Paretz.

Pro la dimensio de la kanalo (larĝeco 34 m kaj profundeco 3 m) ĝi estis uzebla por grandaj kargoŝipoj ĝis 1000 t, kiuj ne povis pasi la tiam malpli grandan kluzon ĉe Spandau (750 t).

De Nieder Neuendorf ĝi iras okcidenten al Brieselang, kaj direktas suden. En la proksimeco de Berliner Ring ĝi pasas la Bredower Luch kaj Zeestow kaj atingas per parto de la rivero Wublitz la riveron Havel.

En 13 monatoj estis movitaj 5,56  milionoj de  m³ de tero kaj konstruitaj 10 pontoj. Parto de la bordoj estis fiksita per la ruinaĵoj de Berlino

La ĝenerala impreso de la kanalo estas enuiga, ĉar ĝi estas rekta kaj sen vidindaĵoj. La alternativa vojo tra la lagoj de Berlino (Tegeler See, Spandau, Wannsee kaj Sakrow-Paretzer Kanal estas multe pli interesa, sed ankaŭ temporaba.

Estas malmultaj eblecoj por fiksi la boaton, ĉefe apud la Schleuse Schönwalde kaj ĉe Brieselang.