Tegeler See estas la dua plej granda el la berlinaj lagoj. Ĝi situas en la urbodistrikto Reinickendorf de la germania urbego Berlino (konkrete en ties kvartalo Tegel), en la nordokcidento de la urba teritorio. Temas pri pli ol 4 kilometrojn longa golfo de la rivero Havel, en kiu situas sep insuloj. Jure la lago apartenas al la akvovojo Havel-Oder-Wasserstraße (HOW). La laga surfaco kovras areon de 4,539 kvadrataj kilometroj - 4,041 km² se oni ne kalkulas la insulojn. La maksimuma longo de la lago estas 4,2 kilometrojn kaj la maksimuma larĝo 1,6 kilometrojn.

Tegeler See
lago
Situo urbodistrikto Reinickendorf de Berlino
Ĉefaj fontoj Spree
Ĉefaj elfluoj Spree
Areo de la baseno 151 km²
Landoj de la baseno Germanio
Datenoj
Koordinatoj 52° 34′ 34″ N, 13° 15′ 12″ O (mapo)52.57611111111113.25333333333331.4Koordinatoj: 52° 34′ 34″ N, 13° 15′ 12″ O (mapo)
Tegeler See (Berlino)
Tegeler See (Berlino)
DEC
Tegeler See
Tegeler See
Map
Tegeler See
Supermara alteco 31,4 m
Surfaca areo 4,539 km²
4,041 km² sen insulojdep1f5
Maksimuma longo 4,3 kmf6
Maksimuma larĝo 1,6 kmf7
Akva volumeno 26 123 376 m³f8
Maksimuma profundo 15,93 mf10
Averaĝa profundo 6,60 mf11
Borda longo1 15,188 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Kvankam nur malgranda parto de la lagobordo taŭgas je komforta en- kaj eliro de la lago por banado, la lago de pli ol averaĝa akvopureco bone taŭgas por banado. Krom naĝantoj, precipe hobiaj akvosportantoj, velantoj kaj bretaj velantoj, frekventas ĝin.

Parto de la lago estas la insulo Scharfenberg, sur kiu situas la internuleja gimnazio Schulfarm Insel Scharfenberg, kiu historie konsideratas unu el la modelaj ekzempleroj de progresema eduko.

banantoj ĉe plaĝo Reiswerder