Schulfarm Insel Scharfenberg

La Schulfarm Insel Scharfenberg [ŜU:Lfa:m INzl ŜAfnberk] ekde 1922 estas parte internuleja lernejo en Berlino kaj konsideriĝas unu el la modelaj ekzempleroj de progresema eduko. Ĝi situas sur samnoma insulo de la lago Tegeler See en la urbodistrikto Reinickendorf. Nuntempe ĉirkaŭ 450 lernejanoj frekventas la gimnazion, el ili ĉirkaŭ 70 vivas en la internulejo. Dekomence, esenca detalo de la lernejo estis vesperaj parlamentaj kunvenoj, en kiuj instruistoj kaj infanaj lernejanoj havas samajn rajtojn kaj samrange voĉdonas en balotoj.

la prama albordejo de la lernejo

Rilatoj al EsperantoRedakti

Inter la 1960-aj kaj 2010-aj jaroj tie laboris la muzika instruisto Jupp Niermann, filo de laborista esperantisto kaj onklo de la esperantomovadaj aktivuloj Birgit, Wieland kaj Thomas Pusch.