Heinrich Nischwitz
germana esperantisto
Heinrich NISCHWITZ (naskiĝis la 18-an de novembro 1907; mortis la 12-an de marto 2002) estis germana esperantisto kaj bankoficisto, honora membro de Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Heinrich Nischwitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1907 |
Morto | 12-an de marto 2002 (94-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li esperantistiĝis en 1922. En 1926 li iniciatis la fondon de Suda Ligo (laborunuiĝo de esperantistoj en Badeno kaj Virtembergo). De 1954 ĝis 1983 li estis estrarano de GEA havanta jenajn funkciojn: Vicprezidanto (1954–1971), Trezoristo (1966–1983), Kasisto (1972–1983), Membroadministranto (1972–1981), Redaktoro de Esperanto en F.R.Germanio (1975–1981). Nischwitz krome estis mecenato, interalie kiel membro de Societo Zamenhof.
Fontoj
redakti- Fischer, Rudolf. [Nekrologo] en: Esperanto Aktuell 2002/3, p. 8 (kun foto)
- Reuchlin, Richard. Heinrich Nischwitz fariĝis 90-jara - 75-jara esperantisteco. En: Esperanto Aktuell 16a jaro 1997/8, p. 8 (kun foto).
- Esperanto en F.R.Germanio. Oficiala bulteno de Germana Esperanto-Asocio, numero 25, oktobro 1981, Heinrich Nischwitz (red.), Bensheim.