Heinrich Schmidt (porcelanpentristo)

Heinrich SCHMIDT (naskiĝinta ĉ. 1788 en Blankenhain-Thangelstedt, mortinta la 6-an de aŭgusto 1842 en Vajmaro)[1] estis germana porcelanpentristo.

Heinrich Schmidt
Persona informo
Morto 6-an de aŭgusto 1842 (1842-08-06)
en Vajmaro
Okupo
Okupo porcelain painter
vdr
Heinrich Schmidt: porcelantelero kun bildo de Marteno Lutero en orsimilfarita kadro laŭ Empiro-stilo

Vivo redakti

Schmidt komence laboris en la porcelanfabriko de Blankenhain, antaŭ ol iĝi disĉiplo de Franz Kotta en Rudolstadt. Inter 1813 kaj 1815 li frekventis la Vajmaran desegno-lernejon kie li eksponis en 1815 porcelantasojn kun desegnaĵoj laŭ Rafaelo.

Inter 1821 kaj 1836 oni mendis ĉe li liveri al la vajmara duka korto plurajn centojn da teleroj kun arbfolia rando kaj vidoj de konataj vajmaraĵoj. Krome li entreprenis plurajn kaj sukcesajn eksperimentojn taŭgigi originalajn kuprogravuraĵojn por reprezento sur porcelanaĵoj.[2]

Unu lia disĉiplo, Adelbert Schenk, poste iĝis pioniro fotografi-arta en Vajmaro. Li estis filo de la porcelanpentristo Friedrich Ulrich Schenk kaj tuj post ties frua morto varta infano de Schmidt. Fakte Schenk heredis la vendejon de Schmidt kiu mem estis senida.[3]

Notoj redakti

  1. informoj ĉe Deutsche Digitale Bibliothek/DDB
  2. Artikolo Schmidt, Heinrich, ĉe: Thieme/Becker, Künstlerlexikon, volumo 29/30, Leipzig 1999. p. 145.
  3. Axel Stefek: „Lichtbilder auf Papier“ Weimars erste Fotografen Sixt Armin Thon, Adelbert Schenk, Ludwig-und-Ignaz-Frisch (Teil II: Vom-Porzellanmaler zum Fotografen Adelbert Schenk-1811-1876.) Ĉe: Weimar-Jena. Die große-Stadt. Das kulturhistorische Archiv. 8, 2015, Heft 1, p. 5–21. Konkrete p. 19 kun noto 18. (verlagvopelius.de Arkivigite je 2023-10-24 per la retarkivo Wayback Machine).