Helena Herrán González

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Helena Herrán González, plejofte konata per ŝia edzina nomo Helena Herrán de Montoya, estas kolombia advokatino, direktorino de pluraj ŝtataj organizaĵoj. Ŝi estis departementestrino de Antjokio. Ŝi naskiĝis la 18-an de Novembro de 1939 en la municipo Ciudad Bolívar, sukokcidente en la departemento Antjokio.

Helena Herrán González
Persona informo
Naskiĝo 1939
en Ciudad Bollívar (Antjokio, Kolombio)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Studado kaj familia Vivo redakti

Helena Herrán studis en mezlernejo Colegio del Sagrado Corazón, de la Fratinoj Betlehemitas, en Medellín.

Ŝi estas edzino de la psikiatro Alberto Montoya Trujillo kaj havas du gefilojn nomitaj Catalina kaj Ariel.[1]

Ŝi studis juron en la Universitato de Antjokio, kaj poste fakuliĝis pri financaj institucioj en la Universitato EAFIT de Medellín.

Profesia kaj politika vivo redakti

Ŝi oficis en pluraj postenoj:

  • Universitata profesorino en la Politeknika Kolombia Instituto Jaime Isaza Cadavid kaj en la Fakultato pri Juro de la Universitato de Medellín.
  • Direktorino de Focine.
  • Departementestrino de Antjokio de la 1-a de Aŭguto de 1989 ĝis la 27-a de Aŭgusto de 1990.[2]: Tuj post la mortigo de Antonio Roldán Betancur, per aŭta bombo, la 4-an de Julio de 1989, dekretoj de la tiama prezidento Virgilio Barco komisiis kiel departamentestro, inĝenieron Pedro Pablo Betancur Toledo, kiu oficis nur ekde la sama 4-a de Julio ĝis la unua de Aŭgusto samjara[1] kaj tuj poste la prezidento momumis S-inon Herrán[3].
  • Ĉefadministrantino en Antjokio, en 1989, de la Instituto de Crédito Territorial, estinta orkanizaĵo kiu konstruis kaj financis loĝejojn por familioj de malaltaj ekonomiaj rimedoj.
  • Kunordigantino de la porprezidenteca kampanjo de Virgilio Barco Vargas[4], kolombia prezidento dum 1986-1990.
  • Membro de la Nacia Konstituciiga Asembleo, kiu ellaboris la kolombian konstitucion de 1991.
  • Prezidantino de ASEXDA, Asocio de Eks-funkciuloj de la Departamento Antjiokio.
  • Membro de la komisio de COLCIENCIAS (Kolombia Instituto por Disvolvado de Scienco kaj Teknologio) por taksado, en 1986
  • Ĝenerala Sekretariino de Ministrejo pri Regado (nune: "Ministrejo pri Internaj Aferoj").
  • Sekretariino pri Landlimaj Aferoj de la kolombia Prezidentejo.
  • Sekretariino pri Publika Administrado de la kolombia Prezidentejo.
  • Membro de la administrantaroj de pluraj ŝtataj organizaĵoj de Antjokio: BENEDAN, IDEA, EADE.

En Novembro de 2010 ŝi estis honorigita per la medalo "Jaime Sierra García" je la merito, fare de ASEXDA.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gobernantes de Antioquia, Academia Antioqueña de Historia y Asociación de Exgobernadores y Exdiputados de Antioquia, Medellín, 2007. Dosiero PDF elŝutebla el Interreto Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine. Ekzistanta la 24-an de Oktobro, 2011
  2. http://www.lea.org.co/DesktopModules/Articulos/DetallesArticulo.aspx?id=13345[rompita ligilo]
  3. Intervjuo elsendita per radio la 26an de Februaro de 2012: http://radiosupermedellin.com/uploads/pgmagphelenaherran25022012.wmv Arkivigite je 2012-06-01 per la retarkivo Wayback Machine
  4. http://www.rodriguezuribe.co/histories/Diccionario%20de%20Antioquenos.pdf