Antonio Roldán Betancur
Antonio Roldán Betancur (1946—1989) estis kolombia kuracisto, politikisto, kaj departementestro de Antjokio, (Kolombio).
Antonio Roldán Betancur | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1946 |
Morto | 4-an de julio 1989 (43-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Liaj gepatroj estis S-ro Ángel Roldán kaj S-ino Inés Betancur. Li naskiĝis en la municipo Briceño (Antjokio) la 17-an de Februaro de 1946 kaj estis mortigita la 4-an de Julio de 1989 en Medellín —dum li estis departementestro— en atenco farita de narkoto-ŝakristoj per aŭtobombo.
Infanaĝe li studis en la lernejo Pedro Olarte Sañudo, en Medellín. Lia mezlernejo estis la Liceo Antioqueño. Medicinon li studis en la Universitato de Antjokio, fininte en 1971, kaj servinte kiel kampara kuracisto en la municipo Betulia (Antjokio) ĝis 1972, kiam li eklaboris en la Regiona Hospitalo de Urabá.[1]
Li edziĝis al fraŭlino Gloria Alzate, kaj la paro naskis du filinojn: Natalia kaj Daniela.[1]
Li oficis en pluraj postenoj:[2]
- Urbestro de la municipo Apartadó inter 1974 kaj 1975.
- Ĉefadministranto de CORPURABÁ (Korporacio por la Disvolvo de Urabá).
- Magistratano de Apartadó en 1978.
- Regiona Direktoro de COLDEPORTES (Kolombia Instituto por la Sporto) en Antjokio.
- Ĉefadministranto de la Fábriko de Drinkaĵoj kaj Alkoholoj de Antjokio Arkivigite je 2011-10-29 per la retarkivo Wayback Machine.
- Ĉefadministranto de la futbala Klubo Atlético Nacional de Kolombio
- Ĉefo de la Sanzorga Servo de Antjokio[rompita ligilo], nomumita en far la tiama departementestro Fernando Panesso Serna
- Departementestro de Antjokio ekde la 22-a de Aŭgusto de 1988 ĝis sia mortigo la 4-an de Julio de 1989. Lia slogano estis "La estonteco estas nun".
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 http://yadarve.blogspot.com/2011/05/briceno.html
- ↑ Gobernantes de Antioquia, Academia Antioqueña de Historia y Asociación de Exgobernadores y Exdiputados de Antioquia, Medellín, 2007. Dosiero PDF elŝutebla el Interreto Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine. Ekzistanta la 24-an de Oktobro, 2011