La Heleofrinedoj aŭ en latina scienca nomo Heleophrynidae estas familio de la ordo de Anuroj, foje konata kiel fantomoranoj. La familio konsistas el du genroj, Heleophryne kaj Hadromophryne, kun sep specioj. Fantomoranoj loĝas en rapidaj montorojoj en Sudafriko. La komuna nomo "fantomoranoj" eble estis stampita pro ties esto ĉe la Gorĝo Skeleto.[1]

Biologio redakti

Fantomoranoj havas morfologian adapton kongfrua kun la survivado en rokoj ĉirkaŭ tiuj rojoj. Ili estas mezgrandaj ranoj, kiuj atingas longon de 6 cm, kun ebenecaj korpoj, kio permesas al ili grimpi ene de rokaj fendoj. Ili havas tre grandajn fingrodiskojn kompare kun ties grando, kio helpas ilin gluiĝi enroke. La buŝpartoj de la ranidoj estas modifitaj en suĉodiskoj, por permesi al ili gluiĝi al la subtavoloj, kaj resti ankoraŭ kiam ili manĝas.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 104–105. ISBN 0-12-178560-2.