Helga de Alvear (Kirn, Germanio, 1936) estas germana galeriistino kaj kolektistino de arto loĝanta en Hispanio, kie ŝi komencis kaj disvolvis sian internacian profesian aktivecon.

Helga de Alvear
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1936 (1936-01-01) (88-jaraĝa)
en Kirn
Lingvoj germana
Loĝloko Hispanio
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Maria de Alvear
Okupo
Okupo artkolektanto • artovendisto
TTT
Retejo http://www.helgadealvear.com
vdr

En 1957 ŝi veturis al Hispanio cele al studado de la hispana lingvo, kaj konis la arkitekton Jaime de Alvear, kun kiu ŝi geedziĝis. Ĉirkaŭ 1967, Helga de Alvear kontaktis kun la artistoj de la grupo de Cuenca kaj de El Paso, kio interesigis ŝin al hispana arta etoso kaj kondukis ŝin al artokolektado. En januaro 1980 ŝi eklaboris por la galerio Juana Mordó, kie ŝi lernis pri administrado de artokolektado. Krome ŝi partoprenis en artofoiroj kiel Art Basel, Fiac en Parizo, la Foiro de Kolonjo, aŭ ARCO en 1982. Ŝi estis ankaŭ unu el fondintoj de la Fondaĵo Muzeo Reĝino Sofia de Madrido.[1]

Ekstera vido de la Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear
Ekstera vido de la Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear

Post jaroj laborante en la galerio Juana Mordó, en 1995 ŝi kreis sian propran artgalerion en Madrido.[2]​ En 2006 ŝi fondis en Cáceres la Fondaĵon Helga de Alvear cele al promocio de nuntempa arto.[3] Kun la kunlaboro de la regiona registaro kaj de la Universitato de Ekstremaduro, oni povis malfermi en februaro 2021 muzeon pri nuntempa arto, nome Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear.[4]

Referencoj redakti

  1. «Fundación Museo Reina Sofía | Museo Nacional Centro de Arte Reina Sofía». www.museoreinasofia.es. Konsultita la 5an de marto 2021.
  2. «Galería de Arte Helga de Alvear». Turismo Madrid. Konsultita la 18an de februaro 2023.
  3. «El Centro de Artes Visuales Fundación Helga de Alvear | Fundación Helga de Alvear». fundacionhelgadealvear.es. Konsultita la 8an de majo 2016.
  4. «Exposiciones | Fundación Helga de Alvear». fundacionhelgadealvear.es. Konsultita la 8an de majo 2016.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Helga de Alvear en la hispana Vikipedio.