Helmi Aron VELDHUYZEN estas nederlanda instruisto kaj esperantistino. Dum la IJK 1950 ŝi estis elektita sekretariino de Tutmonda Junular-Organizo (TJO). Ŝi tiam loĝis en Delft kaj estis gimnazia lernantino. En la 1950-aj jaroj ŝi ankaŭ aktivis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj.

En la 1970-aj jaroj ŝi estis licea instruisto pri la franca lingvo kaj delegito de UEA en Goudriaan.[1]

En la 2000-aj jaroj ŝi funkciigis privatan muzeon pri la artisto Idel Ianchelevici en Goudriaan.[2]

Fontoj redakti

Referencoj redakti