Hemingway Pianos esta produktanto de ciferecaj pianoj. Produktfasonado kaj -evoluigo okazas en Germanujo. La produktadon de la instrumentoj respondecas kunproduktanto en Ĉinio. Hemingway-pianoj estas vendataj ekde 2003 ĉefe en germanlingvaj landoj kaj ekde 2005 en eŭropaj najbarlandoj.

Hemingway Pianos
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Produktoj redakti

La produktaro ampleksas tri ciferecpianajn seriojn por komencantoj kaj progresintoj. Hemingway-piano havas pezigitan klavaron kun frapdinamiko kaj pianomekaniko, 64-voĉan polifonion, 8 sonkolorojn kaj 2-trakan sekvencilon. Variaj kvalitgradigoj je la specimenado de la sonfontoj kaj variaj skatoloj dislimigas la seriojn 200, 500 kaj 700.

Produkthistorio redakti

  • 2003 - Komenco de la produktado per cifereca piano DP500
  • 2005 - Teknika pluvoluigo de DP500 kiel plibonigo de modelo DP501
  • 2006 - Pliampleksigo de la sortimento per scenejpiano DP201
  • 2006 - Pliampleksigo de la sortimento per pinta modelo DP701

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Hemingway Pianos » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3428177 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)