henĝo Marden (ankaŭ nomata (tervorko Hatfield ) estas la plej granda henĝo en la Unuiĝinta Reĝolando. Situas en la valo de Pewsey, 16 km sudoriente de Marden , apud Devizes en Wiltshire. Ĝi longas 450 x 330 m, kiu egalas al 14 hektaroj. La henĝoj de la muroj de Durrington kun 12 ha kaj Avebury kun 11,5 ha estas la instalaĵoj kiuj nomiĝas „superhenĝoj” pro sia grandeco.

Henĝo Marden
Henĝo [+]
Koordinatoj51° 19′ 22″ N, 1° 52′ 16″ U (mapo)51.3229-1.87109Koordinatoj: 51° 19′ 22″ N, 1° 52′ 16″ U (mapo)

Henĝo Marden (Anglio)
Henĝo Marden (Anglio)
DEC

Map
Henĝo Marden

Vikimedia Komunejo:  Marden Henge [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
henĝo Marden

Partoj de la malaltaj remparoj kaj fosaĵoj ankoraŭ estas videblaj. Je la sudokcidenta flanko la marĉa apudrivera tero de la rivero Avon estas la natura limo. La ovala instalaĵo havas alirejojn en la nordo kaj oriento kaj estis konstruataj ĉirkaŭ 2500 a.K.

Ene de la henĝo situas „Hatfield Barrow“, tre damaĝita rondmonteto, kiu estas la kvare plej granda (minimume 11 m alta kaj kun diametro de 60 m), kiu ankaŭ nomiĝas rikolta monteto. La plej granda monteto estas Silbury Hill. La Hatfield Barrow estis elfosita en 1818. Ĉar la arĥeologoj ne trovis spurojn de entombigadoj, la monteto verŝajne estis altara monteto.

Tiel nomata ronddomo de la tipo The Sanctuary (probable Palisocirklo) kun diámetro de ses metroj situas ankaŭ en la henĝo Marden. Konstruaĵoj de tiu tipo estis konstruitaj en 3200–2700 a. K., do pli malnova ol henĝo.

Literaturo

redakti
  • R. Castleden: The Stonehenge People: An Exploration of Life in Neolithic Britain, 4700-2000 BC 1990 ISBN 0-415-04065-5

Eksteraj ligiloj

redakti