Muroj de Durrington

La muroj de Durrington estis laŭ la hodiaŭa esplora stato la plej granda ŝtonepoka setlejo en norda Eŭropo. La instalaĵo apartenas al la tiel nomata henĝo-monumentoj kaj situas en Wiltshire, en la Unuigita Reĝlando. La henĝo de la klaso II (laŭ Stuart Piggott) konsistas el ovalaj remparoj, kun fosaĵo. La ovalo grandas ĉirkaŭ 10 hektaroj kaj havas enirejojn en la sudoriento kaj nordokcidento. Intertempe la arĥeologoj, supozas ke minimume 300 konstruaĵoj staras sur la arealo. La instalaĵo estis konstruita dum la tempo de la neolitika noĉita ceramikaĵo.

Panoramo de la instalaĵo.
Muroj de Durrington
arkeologia loko [+]
Koordinatoj51° 11′ 33″ N, 1° 47′ 15″ U (mapo)51.1925-1.7875Koordinatoj: 51° 11′ 33″ N, 1° 47′ 15″ U (mapo)

Muroj de Durrington (Anglio)
Muroj de Durrington (Anglio)
DEC
Muroj de Durrington
Muroj de Durrington

Map
Muroj de Durrington

Vikimedia Komunejo:  Durrington Walls [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La muroj de Durrington estas ekde la jaro 1986 kune kun la najbaraj instalaĵoj Stonehenge, Avebury kaj Asociaj Lokoj Monda Heredaĵo de UNESKO.

Priskribo redakti

 
rigardo de Woodhenge el sur la muroj de Durrington.

La ŝtonvicoj redakti

Vince Gaffney, arĥeologo de la Universitato de Birminghamo, kredis malkovri per radaresploroj de la instalaĵo ŝtonmetadon de entute 90 ŝtonoj, sub la remparo. La plej grandaj ŝtonoj havas altecon de 4,5 m. Dum pli novaj esploroj oni kalkulis ĉ. 200 ŝtonojn [1]. La ŝtonoj estis starigataj antaŭ ĉ. 4500 jaroj kaj formas la sudan finoceramikaĵon de granda kulta arealo. La ŝtona vico ŝajnas esti la plej granda megalita konstruaĵo, kiu malkovriĝis en Grandbritio.[2]

Komparaj instalaĵoj redakti

La instalaĵo apartenas al la plej grandaj instalaĵoj de tiu formoj. Nur la instalaĵo de Avebury estas konservita pli bone. (Wiltshire).

Literaturo redakti

  • Geoffrey Wainwright/Ian Longworth, Durrington Walls excavations, 1966–1968 (Society of Antiquaries of London 1971). Reports of the Research Committee of the Society of Antiquaries 29.
  • Juliet Clutton-Brock, Excavations at Grimes Graves, Norfolk, 1972–1976, Teil I. Neolithic antler picks from Grimes Graves, Norfolk and Durrington Walls, Wiltshire, a biometric analysis (London, British Museum 1984).
  • M. Stone, Stuart Piggott & A. St. J. Booth: Durrington Walls, Wiltshire: Recent Excavations at a Ceremonial Site of the early second millennium BC. Antiquaries Journal 34, 1954, S. 155–177.
  • Rodney Castleden: The Stonehenge People: an exploration of life in Neolithic Britain, 4700–2000 BC 1990. London, Routledge, S. 40–42, 44, 54, 57–63. ISBN 0-415-04065-5.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti