Henning Hauge

(Alidirektita el Henning HAUGE)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Henning HAUGE (naskiĝis en 1935, mortis dum aŭtoakcidento la 7-an de aŭgusto 2003) estis dana fervojisto kaj ekde la jaro 1960 estis esperantisto. Li oficis kiel sekretario kaj prezidanto de Dana Esperantista Fervojista Asocio dum 20 jaroj, enpaĝiganto kaj presanto de Dana Fervojisto, kaj kiel kasisto de IFEF dum 28 jaroj. Henning Hauge nomumiĝis Honora Membro de IFEF, Honora Membro de FISAIC, kaj estis posedanto de ĝia Ora medalo. Lia edzino Erna Hauge ankaŭ estis aktiva esperantista fervojistino. Kune ili interalie redaktis la fervojan beletran antologion Fervoja katastrofo kaj aliaj rakontoj.

Henning Hauge
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1934 (1934-11-30)
Morto 7-an de aŭgusto 2003 (2003-08-07) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Erna Hauge
Okupo
Okupo esperantisto
vdr