Henry Wright Fisher

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Henry Wright FISHER (naskiĝis la 31-an de Januaro 1861 en Youghal, Irlando) unu el naŭ infanoj de Abraham kaj Sarah Wright Fisher, estis usona esperantisto en komenco de 20-a jarcento. Kiam li estis dekjarulo lia patro iris al nova kolonio en la Gran Chaco, proksime de Santa Fe, en Sud-Ameriko kaj la sekvantan jaron almigrigis tien la familion. lli transloĝiĝis Usonon en la jaro 1874.

Henry Wright Fisher
Persona informo
vdr

En 1884 Fisher enmatrikuliĝis ĉe la Universitato Cornell kie, en 1888 li diplomatiĝis kiel Meĥanika Inĝeniero (M. E.) kaj en Decembro de la sama jaro iris al Pittsburgh, Pennsylvania, por deĵori je la Standard Underground Cable Co. Post unu jaro li fariĝis ĉefinĝeniero elektra.

En 1889 li edziĝis je Fraŭlino Harriett P. Wixom.

En 1906 aŭ 1907 li ekstudis Esperanton, baldaŭ interesigis aliulojn kaj helpis starigi studgrupon el kiu fandiĝis la "Pittsburgh Esperanto Society.”

Lia kompanio lin sendis en 1911 al Perth Amboy, en New Jersey por administradi siajn fabrikejojn en tiu urbo. Dum kelkaj jaroj li estis la VicPrezidanto de la loka knabskolta organizajo. En Perth Amboy, S-ro Fisher gvidis kursojn.

En 1930, post 42 jaroj kun la firmao li decidis tiri sin de sia profesia laboro.