Herbaj papagetoj (Neophema) estas genro de Aŭstaliaj papagoj el familio Psittaculidae. Ili estas relative malgrandaj papagoj kun plejparte verda plumaro kun makuloj de diversaj brilaj koloroj. Ili havas ioman seksan duformismon ĉar iĉoj havas ĝenerale pli brilajn kolorojn ol inoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Herbaj papagetoj
Ino de turkisa herba papageto en kapteco
Ino de turkisa herba papageto en kapteco
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Pezoporini
Genro: Neophema
Salvadori, 1891
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Oni agnoskas 6 speciojn en la genro:

Krome, iuj aŭtoroj iam enmetas ankaŭ rozbrustan papageton (Neopsephotus bourkii) en la genro kun nomo Neophema bourkii. Tio ĉi, tamen, estas pridubebla afero, ĉar la rozbrusta papageto diferencas de aliaj herbaj papagetoj laŭ koloro de plumaro (ĉiuj aliaj herbaj papagetoj estas verdaj), laŭ vivmaniero (malsimile al aliaj herbaj papagetoj, la rozbrusta estas nomada kaj preferas aridajn regionojn) kaj ankaŭ laŭ genetikaj ecoj.

Birdobredada kulturo redakti

Herbaj papagetoj bone travivas kaptecon kaj vivas en Aŭstralio kaj en aliaj landoj de la mondo en birdejoj kaj kiel dombirdoj. Plej facile bredataj kaj popularaj estas skarlatbrusta herba papageto (N. splendida), la turkisa herba papageto (N. pulchella) kaj la eleganta herba papageto (N. elegans) (kaj ankaŭ la rozbrusta papageto se oni inkludu ĝin en tiun ĉi ĝenron). Roka herba papageto (N. petrophila) estas multe pli malfacila kaj rara en kapteco kaj la oraventra herba papageto (N. chrysogaster) estas forbarita por komerca kaptado kaj bredado pro ĝia rareco.[1]

En birdobredada kulturo tiuj ĉi birdoj estas konsiderataj relative malfacilaj ĉar ili bezonas spacon por flugi kaj interagon kun aliaj birdoj aŭ homoj. En birdobredejoj ili ofte mortas pro malsanoj aŭ pro konfliktoj kun aliaj birdaj specioj. Ekzistas okazoj kiam herbaj papagetoj sukcese travivas sole aŭ pare en hejma kaĝo, sed ĉi-okaze la birdoj bezonas signifan liberon kaj oftan atenton de la homoj kun kiuj ili vivas. Pro neeblo libere flugi kaj komunikiĝi ili malsaniĝas kaj povas morti.

Kaptitaj sovaĝaj birdoj preskaŭ neniam adaptiĝas al vivo en birdejo kaj plej ofte mortas pro streso. Ĉiuj komerce vendataj herbaj papagetoj aŭ naskiĝis en kapteco aŭ estis nutrataj en kapteco ekde tre frua aĝo. Tiaj birdoj estas pli adaptivaj ol la sovaĝaj. En birdobredado de herbaj papagetoj aperis multaj nekutimaj kolormutacioj ne eblaj en naturaj kondiĉoj.

Referencoj redakti

  1. Shephard, Mark. (1989) Aviculture in Australia: Keeping and Breeding Aviary Birds. Prahran, Victoria: Black Cockatoo Press, p. 66. ISBN 978-0-9588106-0-9.