Herbert L'Estrange Ewen

Herbert L'Estrange Ewen (1876–1912) estis brita poŝtmarka negocisto kaj filatelisto en Swanage, Dorset, kaj poste en Norwood, Londono, kiu estis aŭtoritato pri fervojaj poŝtmarkoj.[1][2] Laŭ Brian Birch, Ewen kolektis poŝtmarkojn ĉe la aĝo de dek kaj komencis sian propran firmaon, la H. L'Estrange Ewen firmao, je sia dektria naskiĝtago.[1]

Herbert L'Estrange Ewen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1876 (1876-01-01)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 1-an de januaro 1912 (1912-01-01) (36-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filatelisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĵurnala envolvaĵo stampita elsendita en 1911 de la firmao de Ewen al Germanio
La kovrilo de la verko de 1895 de Ewen (kvara eldono).

Esperanto

redakti

Herbert L'Estrange Ewen estis tre frua Esperantisto, eble la unua en Anglio ĉar li lernis la lingvon per rusa lernolibro en la jaro 1889[3]. Li estas enlistigita kiel nombro 2920 en la ‘Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"/Serio XV' kiu enlistigas tiujn kiuj lernis la lingvon en la periodo de 13a de julio al 13a de oktobro 1893. Li ĉiam movadis izolite.

Filatelo

redakti

Ewen estis la eldonanto de ĉiumonata filatela revuo English Specialists de 1895 ĝis 1897 kaj de Ewen’s Weekly Stamp News (EWSN) de 1899.[2]

En 1949 lia kolekto de fervojleteraj poŝtmarkoj por la periodo 1891 al 1912 kun folioj, pruvoj kaj kovertoj estis donita al la Brita Muzeo fare de lia fratino s-ino Clement Williams kaj estas nun en la British Library Philatelic Collections kiel la Ewen Kolekto.[4]

Elektitaj eldonoj

redakti
  • Standard Catalogue of British Stamps and Postmarks, 1a eldono, 1893.
  • A Complete Priced Catalogue of the Postal and Telegraph Adhesives of Great Britain with Walter Morley and Harry Hilckes: Hilckes, Kirkpatrick & Co., London, c. 1894.
  • Standard Priced Catalogue of the Stamps and Postmarks of the United Kingdom, 1898.
  • Reference List of Railway Letter Post Stamps, 1901.
  • History of Railway Letter Stamps, 1901.
  • Priced Catalogue of Railway Letter Stamps, 1903.
  • Priced Catalogue of the Unadhesive Postage Stamps of the United Kingdom (1840–1905),
  • Ewen's Colonial Stamp Market, London, 1905.
  • Railway Newspaper and Parcel Stamps of the United Kingdom, Ewen’s Colonial Stamp Market Ltd., 1906.

Eksteraj ligoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Birch, Brian. Biographies of Philatelists and Dealers. 9th edition. Standish, Wigan: 2008, p. 504.
  2. 2,0 2,1 Who Was Who in British Philately.. Arkivita el la originalo je 31a de Decembro 2006. Alirita 21a de Aprilo 2009.
  3. La Brita Esperantisto - Numero 096, Decembro (1912)
  4. British Library Philatelic Collections - The Ewen Collection.. Arkivita el la originalo je 2012-06-18. Alirita 2024-06-30.