Hereford (bovoraso)

Hereford estas raso de bovoj origina de Anglio, nome el la kantono Herefordshire komence de la 18a jarcento, kutime produktanta de viando. La bovoj tiurasaj identiĝas pro la koloro ruĝecbruna kun blankaj makuloj en la kapo, malantaŭa parto de la oreloj, brusto, ventro, malsupra parto de la membroj kaj vostopinto.

Bovo Hereford.
Bovo Polled Hereford.

Varianto Polled Hereford malhavas kornojn pro mutacioj faritaj en Nordameriko.

Estas monda konsilantaro de la raso Hereford kun sidejo en Granda Britio. Aktuale ĝi havas 19 membrajn landojn. En Argentinon la raso venis meze de la 19a jarcento kaj instaliĝis kiel aliaj bovorasoj ĝenerale en la malseka pampo, sed poste male al aliaj bovorasoj ili disvastiĝis rapide al pli malfacilaj zonoj. Nuntempe ili setlis en ĉiu provinco de la teritorio argentina, ekde la nordo de Jujuy kaj Formosa, ĝis la ĉemontaro de Andoj kaj plej suda kontinento en Fajrolando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti