Hermigua estas unu el ses municipoj de la insulo La Gomera, parto de la insularo Kanarioj en la Atlantika Oceano, kiu geografie apartenas al Afriko sed politike estas parto de Hispanio. La municipo kovras malvastan nordorientan marbodan parton de la insulo, kaj etendiĝas sudokcidenten al la alta insula centro. La samnoma loĝloko Hermigua estas la administra centro de la komunumo.

Hermigua
municipo
Flago
Blazono
Ŝtato Hispanio Hispanio
Aŭtonoma komunumo Kanarioj
Provinco Sankta Kruco de Tenerifo
Insulo La Gomera
Koordinatoj 28° 11′ 0″ N 17° 14′ 0″ U / 28.18333 °N, 17.23333 °U / 28.18333; -17.23333 (mapo)
Areo 39,67 km² (3 967 ha)
Loĝantaro 2,232 (2011)
Horzono UTC±0
 - somera tempo UTC+1
Poŝtkodo 38820 (Hermigua)
38829 (Monteforte)
38890 (El Curato)
situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
la komunuma areo
la komunuma areo
la komunuma areo
Vikimedia Komunejo: Hermigua
Retpaĝo: www.villadehermigua.com

Historio redakti

La valo Hermigua jam estis loĝata fare de la indiĝena etno guanĉoj, kaj tiam apartenis al la regiono Mulagua. La origino de la komunumo estis en la 15-a jarcento, kiam hispanaj armeaj unuoj konkeris la insulon kaj ekestis la hispana loĝloko Valle Alto ("valo alta").

Ekonomio redakti

Hermigua konsideratas la plej pluvriĉa valo de la insulo La Gomera, kaj krome tutjare ricevas akbon de la rivereto Rio del Cedro. Tial en la komunumo, krom turismo, pli ol en aliaj partoj de la insulo ekonomie ankoraŭ nun gravas agrikulturo. En la valo interalie kultiviĝas terpomoj, papajoj, bananoj, grenoj, faboj, kukurboj kaj vinberoj.

La malmarborda parto de la komunumo apartenas al la Nacia parko Garajonay.

 
la loĝloko Hermigua


Loĝlokoj de la komunumoj redakti

  • Hermigua
  • Los Aceviños
  • Las Cabezadas
  • Callejon de Ordaiz
  • Las Casas
  • El Cedro
  • El Corralete
  • El Curato
  • El Estanquillo
  • Las Hoyetas
  • Ibo Alfaro
  • Llano Campos
  • Monteforte
  • Las Nuevitas
  • El Palmarejo
  • Piedra Romana
  • Las Poyatas
  • Santa Catalina
  • El Tabaibal

Interesaj lokoj redakti

 
simbolo de Hermigua: la dupinta roko Roques de San Pedro
  • La simbolo de la komunumo, la dupinta roko Roques de San Pedro, eksa vulkano apud la loko Monteforte
  • Valle Alto estis la unua hispana loĝloko de Hermigua - tie troveblas la preĝejo Iglesia de Santo Domingo de Guzmán kaj samnoma monaĥejo, konstruita inter la jaroj 1515 kaj 1520. En la preĝejo videblas barokaj pentraĵoj, arabaj stilaj elementoj kaj bildoj de la pentra skolo Escuela popular.
  • Pli poste aldoniĝis la nova parto Valle Bajo kun la en 1650 konstruita preĝejo Iglesia de Nuestra Señora de la Encarnación, kun Maria skulptaĵo de la artisto Fernando Estévez.
  • etongrafia muzeo Los Telares, kie interalie montratas teksado kaj aliaj tradiciaj artaj metioj
  • La komunuma parto de la Nacia Parko Garajonay kun la arbaro Cedro kaj la kapelo Nuestra Señora de Lurdes
  • La pli ol 100 metrojn alta akvofalo El Chorro
  • La naturparko Majona, oriente de la loĝloko Hermigua
  • La eksa agrikultura haveno - kun La Piscina, eksa bananolava baseno, nun marakva naĝbaseno