Hernán Cortés (teatraĵo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hernán Cortés. Retablo en dos partes y once cuadros estas unu el la fruaj verkoj de la hispana verkisto Ramón J. Sender, post la Hispana Enlanda Milito, publikigita en 1940, kiam la aŭtoro estis en la starto de sia etapo de ekzilo.[1] La verko temas pri la Konkero de Meksiko kaj la rolo de Hernán Cortés en tiu.

Hernán Cortés
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Jarojn poste la aŭtoro reuzis la materialon por Jubileo en el Zócalo (1964).

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Unua parto redakti

  • 1.- Hernán Cortés fuĝis de ŝipprizono por edziĝi al la bofratino de la guberniestro de Kubo, Velásques, kiu pro opinio de kapitanoj, nomas ĝin ekspediciestro. Narváez protestas.
  • 2.- HC idealisme diskursas al la soldatoj dum Velázquez kalkulas; la ekspedicianoj eliras je malparezo de Velázquez kaj Narváez.
  • 3.- HC permesas iri al indiigita kaptito. Dum li ordonas bruligi la ŝipojn kaj sendas Puertocarrero prezentiĝi al la imperiestro, li disvastigas onidiron, ke li akceptas reveni al Kubo, kiel deziras la komplotistoj. Li restas kun doña Marina. Oni nomas lin generala kapitano kaj ĉefa juĝisto.
  • 4.- En la temploj de Kulua oni pendumis Cermeño. Venis ambasadoroj totonakoj proponi pacon.
  • 5 .- En la temploj de Tlakskalo oni ekscias, ke Narváez venas aresti HC. Kaj tiu lasas sian opozicianton Ksinotekatl foriri; kaj kun la patro HC subskribas pacon kaj ordonas kapti la impostokolektistojn de Moktezumo.
  • 6 .- HC lasas la aztekajn ambasadorojn foriri kaj poste kulpigas prie la partianojn de Ksinotekatl por ke lia patro iras elimini ilin. Al mortinta Melchorejo la indianoj tanis la vizaĝon.
  • 7.- En la kampadejo Narváez estas malliberigita kaj senhontigita de HC. Ksinotekatl patro venkas sian filon Ksinotekatl, kiu ne submetiĝas al HC. Alvenas ambasadoroj de Moktezumo proponante pacon kaj inviton iri al Meksikurbo.
  • 8.- En valo de Meksiko aztekaj ambasadoroj diras al HC, ke Moktezuko volas, ke ili ne iru al Meksiko. Malbela Heredia estas uzata kiel "teul" (sendito de la dioj).

Unua parto redakti

  • 9.- HC kaptas Moktezumon. La pastro Bartolomé admonas HC pro lia taktika paganismo kaj superbo. Amase aztekoj alvenas milite kaj ne agnoskas Moktezumon kiel ostaĝo, sed Kuauhtemok.
  • 10.- En rokaĵoj, post la Trista Nokto kaj Otumba oni mortigas Ksinotekatl kaj anstataŭ reveni venkitaj al Tlakskalo atakas Meksikon.
  • Lasta.- Unu jaron post la konkero, oni montras HC lasa kaj malkontenta pro senmilita nuno, kontraŭheroa kaj korupta. Parolas la mortintoj falintaj dum la konkero. HC plendas pro la ŝtelado fare de funkciuloj ("golillas") kaj pro la ekskomuniko pro la denonco de sia eksterleĝa kunigox kun MArina. Aperas vizio de la imperiestro Karolo kaj klarigas al li kiel la nobelaro opozicias kaj kiel li (HC) estas malpli utila al la Imperio ol funkciuloj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Bernal Díaz del Castillo redakti

Sender konfesis, ke li verkis la teatraĵon ĉar amiko en la meksika ekzilo petis al li ion ludindan, kvankam poste la verko ne vere ludiĝis. En la kunteksto de publiko de hispanaj ekzilitoj en Meksiko post la Hispana Enlanda Milito Sender entreprenas klopodojn elstarigi la figuron de HC kiel personigo de la imperiisma kaj batalema elano de hispanoj, kvankam foje indikas liajn misojn. Sender disponis de la materialo rakontita de rekta partoprenanto en la konkero, nome Bernal Díaz del Castillo, kies kroniko Historia verdadera de la conquista de la Nueva España celis senmitigi la atingojn de HC tro mitigitaj de postaj kronikistoj. Bernal, kiel unu el la rektaj atestantoj de la aferoj, kaj nekontentaj kun la disdonado de la militakiro, korektas la troigojn kaj pli realisme rakontas la konkeron. Sender sekvas tre zorge la rakonton de Bernal, foje eĉ kopias rekte dialogojn aŭ tre precizajn detalojn, kvankam li ne estas tiom kritika kiom Bernal: foje literaturigas aŭ mildigas tre diversajn detalojn de la rakonto.[2]

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Hernán Cortés. Retablo en dos partes y once cuadros, México, Quetzal, 1940; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 43.
  2. Salguero, op. cit.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de FIlosofía Y letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 40-62.

Eksteraj ligiloj redakti