Hetepseĥemuj estis la unua faraono de la dua egipta dinastio; li regis ĉ. 2828-2800 a. K. (von Beckerath)

Hetepseĥemuj
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Sakkara vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Dua egipta dinastio vd
Infanoj Nebra vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kartuŝo de Hetepseĥemuj en la Reĝa listo de Abidozo (kartuŝo n-o. 9).

Lia nomo signifas "La du povoj estas en paco", kio verŝajne aludas la finiĝon de la bataloj inter Suba kaj Supra Egiptio.

Manetono lin nomas Boetos, laŭ Seksto Julio Afrika, aŭ Bokos, en la armena versio de Eŭzebo de Cezareo, kaj donas al li 38 jarojn da regado.

Li etas konsiderata la fondinto de la 2a dinastio, sed oni ne scias kun certero pri lia rilato kaj la antaŭa dinastio, ĉar oni kredas ke li ne estis filo de Kaa. Verŝajne Hetepseĥemuj atingis la tronon per la geedziĝo kun princino.

Ekde lia regado estis foruzitaj la tabuloj eponimaj de la 1a dinastio kaj estis anstataŭitaj de cilindraj sigeloj kun gravuraĵoj. Tio konservigas la nomojn de la ŝtatlaboristoj sed ne informojn pri politikaj aŭ religiaj okazintaĵoj.

Oni kredas ke Hetepseĥemuj estis apartigita de la trono per komploto organizita de lia frato mem.