Laŭ la helena mitologio Hiero (el la greka, sacerdotino) estis amazona edzino de Telefo, ĉefo de la misia armeo kiu alvenis al Trojo por helpi Priamon defendi la urbon. Pro tio oni identigas ŝin al Laodico.

Hiero
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Mortigita de Nireus
Edzo/Edzino Telefo
vdr

Laŭ Filostrato[1], Hiero organizis la taskojn de la misiaj virinoj, helpante tiel sian edzon. Posta tradicio asertas ke ŝi estis eĉ pli bela ol Heleno, kiun oni konsideris ĝis tiam paradigmo de beleco.

Hiero mortis dum la sieĝo de Trojo, fare de Nireo.

Vidu ankaŭ: Laodico.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Lucio Flavio Filostrato. Pri Herooj, 2.18.