Hildegard Nickel
Hildegard Nickel estis esperantistino en la komenco de la 1920-aj jaroj, kun adreso en Potsdam, Blücherplatz 2, kaj supozeble estis instruistino.
Ŝi aperas kiel fraŭlino Nickel en diversaj raportoj de Germana Esperantisto, ekzemple ŝi kantis dum la radio-elsendo de Königswusterhausen de novembro 1924 kaj foje estis partnerino dum la kurso de Arnold Behrendt per la sama sendilo.
Verkoj redakti
- La serĉado al paskaj ovoj Arkivigite je 2014-05-03 per la retarkivo Wayback Machine (Spritaĵo el la germana lingvo), Esperanto-Praktiko, Berlin. 5-a jaro, n-ro 3(51), marto 1923.
- Ĉu nur sonĝo tajpitqa rakonto, dediĉita al "Nollo" sen dato.
- Internationale Geschichtstagung des Bundes entschiedener Schulreformer Germana Esperantisto 1924, p. 205,
- Nickel, Hildegard: Antaŭ-Kongreseto en Magdeburg, Germana Esperantisto 1925, p. 32
- En la dana Esperantistaro, Germana Esperantisto 1925, 214