La Hipodromo Boxberg (germane: Pferderennbahn Boxberg) troviĝas en la sudorienta urborando de Gotha. La por la samnoma Boxberg-altaĵo nomita konkursejo inaŭguritis en la jaro 1878-a. Ĝi estas la unusola siaspece en tuta Turingio kaj uzatas la lastajn jarojn ankaŭ por festivalaranĝoj.

Historio redakti

 
Tribuno de la hipodromo

Ekde 1842 okazas sur tereno, kiu estis ekzercadoplaco, ĉeval-vetkuroj. Sub la stimulado de la duklandaj nobeloj fonditis en 1878 la societo Mitteldeutscher Rennverein kun la celo establi hipodromon sur 80 hektarojn granda areo. La sekvintan jarojn faritis la ĝis nun konserviĝinta komplekso kun laŭ la angla stilo konstruita tribuno el ligno.

Iam la vetkurejo konstruitis por konkursoj ebenaj kaj obstaklaj. Tiel la hipodromo jam antaŭ la Unua mondmilito ĝuis ekfloron. En 1914 la obstakloj forigitis kaj oni ekuzis la terenon agrikulture. Ne antaŭ 1928 eblis rekonstrui la obstaklaron. Krome oni komencis organizi konkursojn kun purrasaj ĉevaloj por antaŭenigi la ĉevalbredadon en la lando. Kiam la Turingia Arbarfervojo komencis la cirkuladon instalitis ankaŭ propran haltejon Boxberg kio tre faciligis la transporton de la amasoj da sportemuloj hipodromen.

Dum la Dua mondmilito ĉiuj konkursoj ĉesis; jam en 1946 la ĉeval-vetkuroj rekomenciĝis. Por tio fonditis la kooperativo Genossenschaft für Vollblutzucht und Rennen Thüringen e.V. kiu jam en 1953 ŝtatigitis. La komplekso iĝis t.n. popolproprieta entrepreno. En 1961 estiĝis ĉevalbredejo nome Volkseigenes Gestüt Boxberg. Kontraŭe al aliaj tiaj konkursejoj de GDR la hipodromaĵoj ĉe Boxberg estis ĉefe amatoraj.

Post la Turniĝo la unuaj vetkuroj okazis en la jaro 1991-a: galopaj kaj trotaj konkursoj en kombinacio, nun sub la direkto de la nove fondita societo Rennverein für Mitteldeutschland.

 
Festivalo Freakstock en 2014 sur la tereno de la vetkurejo

En 2000 iĝis la reprivatigo kun akiro de la zono fare de kapitala kompanio. Ĝis 2011 okazis regule galopkonkursoj kun purrasuloj anglaj kaj arabaj, krome konkursoj kun poneoj kaj rajdĉevaloj kiel ankaŭ ĉaskonkursoj. Ĉiujare inter majo kaj septembro organizitis inter 2 kaj 5 konkurstagoj. Pro financaj kialoj kaj la manko de sponsoroj en 2012 kaj 2013 tute ne estis konkursoj.[1] Krom la uzo por konkursoj nun estas ankaŭ utiligo de la zono por festivaloj (ekz. Freakstock) kaj aliaj aranĝoj.

Alirebleco redakti

Havas la konkursejo propran haltejon ĉe la Turingia Arbarfervojo. Krome ekzistas la rekta elveturvojo Gotha-Boxberg (41b) el la aŭtoŝoseo A4. Ĝis 1945 ekzistis ankoraŭ alia haltejo fervoja nome Leinacanal kie dum konkursaj tagoj haltis peronsaj trajnoj.

Literaturo redakti

Conny Möller, Uta Wallenstein: Zwischen Gestern und Heute: 125 Jahre Galopprennbahn Gotha-Boxberg, 100 Seiten, 80 Schwarzweiß- und Farbfotos, Hrsg. Förderverein Galopprennbahn Gotha-Boxberg e.V., ISBN 3931182290

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

50.90527777777810.658055555556