Historia urboparto de Limo

Monda heredaĵo de UNESKO

La Historia urboparto de Limo estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj de Peruo, kiu ĉefe konsistas el la distrikto Limo kaj la distrikto Rímac.

Historia urboparto de Limo
historia urboparto • historia kvartalo • urba areo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 3′ S, 77° 3′ U (mapo)-12.05138889-77.04305556Koordinatoj: 12° 3′ S, 77° 3′ U (mapo) [+]
Areo 2,5936 km² ( 259 .36 ha) [+]
Historia urboparto de Limo (Tero)
Historia urboparto de Limo (Tero)
DEC
Historia urboparto de Limo
Historia urboparto de Limo
Situo de Historia urboparto de Limo
Historia urboparto de Limo (Peruo)
Historia urboparto de Limo (Peruo)
DEC
Historia urboparto de Limo
Historia urboparto de Limo
Situo de Historia urboparto de Limo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Historic Centre of Lima [+]
Monda heredaĵo
Lando  Peruo
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 500
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 12° 3′ 5″ S, 77° 2′ 35″ U (mapo)-12.05138889-77.04305556
Registra historio
Registrado 1988  (12-a sesio)
Plie 1991
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La urbo Limo, ĉefurbo de Peruo, festis fondita de la hispana konkistadoro Francisco Pizarro la 18-an de januaro 1535 sub la nomo Urbo de la Reĝoj,tamen, kun la tempo ĝia origina nomo restis, kiu verŝajne venas de la ajmara (lima-limaq aŭ flava floro) aŭ de la keĉua rimaq, t.e. “parolemulo”, pro la bruo de ĝia rivero Rímac.

Dum la 1950aj kaj 1960aj jaroj de la 20-a jarcento, la historia urboparto de Limo moderniĝis per la konstruado de pluraj oficejoj kaj novaj loĝejoj. Tamen, ekde la 1970-aj jaroj, ĝi eniris en dekadencan periodon. Dum la 1980aj jaroj la afero pligraviĝis pro la cirkulado de veturiloj.

En 1988, Unesko deklaris la Monaĥejon de Sankta Francisko kaj poste en 1991 tutan historian urboparton de Limo kiel Mondan heredaĵon pro ĝia unikeco, la ariĝo de 608 historiaj monumentoj kaj aliaj historiaj stratoj kaj domoj.

Inter la konstruaĵoj de la historia urboparto de Limo ekzistas multaj balkonoj el la kolonia kaj respublika epoko kiuj donas al la urbo unikan karakterizon. La balkonoj varias laŭ grando kaj stiloj.