Hofsós estas eta vilaĝo en Skagafjörður (ĉirkaŭ 200 loĝantoj) sur la orienta bordo de la fjordo, ambaŭflanke de la rivero Hofsá, iom sude de Þórðarhöfði, Islando.

Hofsós
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 147  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 65° 54′ N, 19° 26′ U (mapo)65.9-19.433333Koordinatoj: 65° 54′ N, 19° 26′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Hofsós (Islando)
Hofsós (Islando)
DEC
Hofsós
Hofsós
Situo de Hofsós

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hofsós [+]
vdr

Hofsós estis la ĉefa komercloko ĉe la fjordo antaŭ ol oni ekkomercis en Saŭðárkrókur je la lasta triono de la 19a jarcento. En la 19a jarcento la vilaĝo ekkreiĝis kaj je la komenco la ĉefa vivtenado de la vilaĝanoj estis fiŝkaptado kaj komerco kun la kamparanoj en la ĉirkaŭaĵo sed dum la lastaj jaroj servado por turistoj iom post iom pligrandiĝas. En Hofsós staras unu el la plej aĝa traba domo (domo faritaj el traboj), varoprovizejo de la malnova monopola komerco en la vilaĝo. Ĝi nun endomigas muzeon pri la insulo Drangey, kolektadon de ovoj en ĝiaj klifoj kaj kaptadon de birdoj ĉirkaŭ la insulo. En Hofsós ankaŭ estas Vesturfarasetur (Domo de islandaj transloĝantoj al Ameriko). Estas muzeo kaj ekzercejo koncerne transloĝadon de islandanoj al Ameriko dum la jaroj 1870 ĝis 1914. Nova naĝbaseno estis malfermita en la vilaĝo 2010 kaj tie oni povas naĝi kaj rigardi eksteren en la fjordon.