Hoger (mortinta en 906) estis ekde 898 ĝis 902 abato de la monaĥejoj Werden kaj Helmstedt. Abato Hoger sekurigis al si de duko Oto la 1-a de la Saksoj per interŝanĝo la kortegon Herzfeld kun la tombo de la sankta Ida de Herzfeld, parencino de Karolo la Granda.

Hoger
Persona informo
Naskiĝo 9-a jarcento
Morto 906
Profesio
Verkado
Verkoj Musica enchiriadis
Abato de Werden kaj Helmstedt
Dum 898–902
Antaŭulo Odo
Sekvanto Hildebrand de Brabant
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al la klera abato oni atribuas la verkon Musica enchiriadis el la malfrua 9-a jarcento, verkita kiel instrulibro de la organumo, kiu nuntempe dokumentas la transiron de la gregoria ĥoralo al la frua plurvoĉeco.

Literaturo redakti

  • Heinrich Engel: Ruhrchristen. Geschichte und Geschichten von Ludgerus und den Liudgeriden, von Reichsäbten und Pfarrern in Werden an der Ruhr. Edition Schmitz, 1997, ISBN 3932443047