Homtransportilo de Venecio
La Homtransportilo de Venecio (itale People Mover di Venezia) estas hektometra publiktransporta sistemo de tipo homtransportilo, kiu ligas la insulon Tronchetto al Piazzale Roma, pasante tra la tielnomita Mara areo. Ĝi ekfunkciis la 19-an de aprilo 2010.
![]() | |
---|---|
![]() | |
Cable Liner | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Venecio, ![]() |
Transportsistema speco | homtransportilo |
Komenco de trafiko | 19-a de aprilo 2010 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 0,857 km |
Nombro de veturiloj | 2 |
Nombro de stacioj | 3 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | AVM |
Mapo | |
![]() | |
La homtransportilo signife plirapidigis la vojaĝdaŭron inter Tronchetto kaj Piazzale Roma (daŭro ĉirkaŭ 20 minutojn piede, per "vaporetto" 10, per la buso antaŭanta la "people mover" 3, per la homtransportilo 4), eĉ pro la ofteco de la vojaĝoj (ĉiujn 10 minutojn de la 7.10 ĝis la 22.50), kaj ankaŭ karakteriziĝas per ĝia pagebleco por vojaĝantoj, kiuj ne havas la Venecian Karton (fakte, la diferencigita tarifo antaŭvidita por la navigaciaj veturiloj de la transportkompanio ne aplikiĝas al publiko). Krome, estas atendite ke, ankaŭ dank'al al aliaj verkoj, la homtransportilo helpos redifini la organizon de aŭtomobilaj aliroj al Venecio.