Honeysuckle Rose estas komponaĵo de Fats Waller kun teksto de Andy Razaf el la jaro 1928. Pro la harmoniskemo ĉi tiu kanto fariĝis la bazo de pluaj pecoj de moderna ĵazo (t.n. biboptemo). Ĝi estas frua svingpeco kun 32 taktoj laŭ la kantoformo AABA. La melodia strukturo preferigas duonnotan svingon en la parto A. La peco staras en maĵortonalo kaj origine estus ludata en modera tempo.

Literaturo redakti