Honoriga gradigo

Honoriga gradigo estas akademia gradigo por kiu universitato (aŭ alia gradiga institucio) ne postulis la kutimajn postulojn, kiel estas enmatrikuligo, ĉeestado, disertacio, kaj aprobo de ekzameno. Ĝi estas konata ankaŭ laŭ la latina esprimo honoris causa ("pro honoro") aŭ ad honorem ("por honoro"). Tiu gradigo estas tipe doktorigo aŭ, malplej ofte, magistrigo, kaj povas esti atribuita al iu kiu ne havis antaŭan konekton kun la akademia institucio[1] aŭ eĉ ne havis postmezlernejan edukadon.

La doktorigo honoris causa ricevita de Jimmy Wales el la Universitato Maastricht (2015).

Tiu gradigo estas ofte havigita kiel maniero honori la kontribuojn de distingita vizitanto al specifa fako aŭ societo ĝenerale.[2]

Ofte oni rekomendas, ke tiaj gradigoj estu listigitaj en kariertabelo kiel premio, kaj ne en la eduka sekcio.[3]

Notoj redakti

  1. "The Honorary Degree". honorarydegrees.wvu.edu. Arkivita el la originalo la 30an de marto 2015.
  2. "Honorary Degrees: A Short History". Brandeis University. Alirita la 13an de aprilo 2019.
  3. "Honorary Degrees".. Arkivita el la originalo je 2017-07-22. Alirita 2019-04-13.