Hontalbilla [ontalBIlja] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco, kaj en subkomarko La Churrería. La loknomo Hontalbilla estas etimologie komprenebla kiel Blanka Fonteto.

Hontalbilla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40353
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 302  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 4° 7′ U (mapo)41.345-4.1213888888889Koordinatoj: 41° 21′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 38,36 km² (3 836 ha) [+]
Hontalbilla (Provinco Segovio)
Hontalbilla (Provinco Segovio)
DEC
Hontalbilla
Hontalbilla
Situo de Hontalbilla
Hontalbilla (Hispanio)
Hontalbilla (Hispanio)
DEC
Hontalbilla
Hontalbilla
Situo de Hontalbilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontalbilla [+]
vdr
Hontalbilla en la provinco Segovio.

Toponimio redakti

La nuna loknomo evoluis el la origina nomo Fuente Albilla (Blanka Fonteto aŭ Blanketa Fonto). En 1184, aperis la nomo Fontalvella; en 1247 Fuent Alviella del Pinar; sed ekde la 20-a jarcento ĝi estas menciita kiel Hontalbilla. Ĝi estis konata ankaŭ kiel Hontalbilla de las Olmas (de la Ulmegoj) pro la abundo de grandaj ulmoj kiel ĉe aliaj lokoj de la komarko. Ĝis 1897 ĝi estis menciita en kelkaj popolnombradoj kiel Ontalvilla. Krome, en kelkaj antikvaj dokumentoj aperas la uzado de la «v» pro miskompreno ke temas pri deveno el la vorto villa; ekzemple en la kantaro de Agapito Marazuela kie estas kolektita Canto de Ontalvilla.​

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 292 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte milon el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 51 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Perosillo, Adrados, Frumales, Fuentidueña, Cuéllar kaj Lastras de Cuéllar. Ĝi estas samdistance de Cuéllar kaj de Cantalejo, je ĉirkaŭ po 19 km, laŭ la ŝoseo C-112 el Toro al Riaza. Hontalbilla estas inter Adrados kaj Lastras de Cuéllar, laŭ la ŝoseo el Segovio al Peñafiel. Trafluas la rojoj Navamor kaj de la Monto.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj), brutobredado (ŝafoj) kaj ĉefe forstado (pinaroj). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Petro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti