Horo de la legaĵoj

La Horo de la legaĵoj estas unu el la kanonaj horoj, antaŭviditaj de la Katolika Eklezio ene de la Liturgio de la horoj.

Ekzemplo de itala psalmaro de la 17-a jarcento, ŝtelita el la biblioteko “Scarabelli” de Caltanissetta (Italio).

Tempo de la celebro redakti

Origine ĝi estis celebrata en la noktaj horoj aŭ ĉetagiĝe (antaŭe estis dirita ankaŭ matutino), post la reformoj de la Dua Vatikana koncilio ĝi estis ekstrapolita el la hora kunteksto kaj povas esti celebrata en ĉiu ajn taga aŭ nokta horo, eventuale eĉ post la Vespro.

Strukturo de la Horo de la legaĵoj (roma rito) redakti

Post la preĝpeto: "Volu, ho Dio, savi min", " Ho Eternulo, rapidu helpi min". el la psalmo 69/70 aŭ, en la kazo de la unua kanona horo celebrata en la tago, post la invitatorio, la peĝo-medito tiel pluiras:

  • himno, eklezifonta, varianta laŭ la liturgia tago kaj tempo
  • Unu aŭ pluraj psalmoj aŭ eroj de ili, kiuj varias laŭ la semajna tago kaj liturgia tempo
  • Versego disiganta psalmon el psalmo kaj el legaĵo
  • Biblia legaĵo, pli longa ol tiuj uzataj en la aliaj horoj. Kutime oni faras legaĵon duonkontinuan de biblia libro, kiu daŭras plurtagojn
  • Legaĵo el la Patroj de la Eklezio, aŭ eltirita el ekleziaj dokumentoj
  • En la dimanĉoj aŭ en la celebroj plej gradaltaj, oni proklamas la himnon Te Deum Laudamus (Vin Dion ni laŭdas)
  • Fina preĝo.
  • Eblas, foje, plilongigi la preĝojn per:

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Itallingvaj kompletaj tekstoj de la liturgio de la horoj.