Hotentotoj estis (fremd)nomigo por la etno kojoj (ankaŭ: kojkojoj) en suda Afriko, al kiu apartenas la triboj namoj kaj orlamoj (interalie ankaŭ la bondelzvartoj). La esprimon en la koloniista epoko unue uzis la buroj, baldaŭ ĝi ricevis tre pejorativan sencon, kaj hodiaŭ ĝi ĝenerale uziĝas nur rilate al la rasismo kaj kiel insultvorto. PIV 2002 ankoraŭ ne mencias tiun pejorativan konotacion de la esprimo, nek la verajn nomojn de la koncernaj etnoj. La tie menciita citaĵo de Zamenhof klare indikas la pejorativan karakteron de la esprimo jam en la juna Esperanta literaturo.

Hotentotoj
nomo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La muzeo Lindenmuseum en Stuttgart per ekspozicio de 29.11.2007 - 27.4.2008 strebis kontribui al la rehabilito de la nama popolo okaze de la centjariĝo de la fino de la Nama Insurekcio en 1908. En tiu milito kaj per la posta interniĝo de ili en koncentrejoj sub kruelaj kondiĉoj la namoj perdis 10.000 tribanojn, preskaŭ duonon de sia popolo.

La ekspozicio havas la germanlingvan titolon: Von Kapstadt bis Windhuk: "Hottentotten" oder Khoekhoen? - Die Rehabilitierung einer Völkergruppe (De Kaburbo ĝis Vindhuko: Ĉu "hotentotoj" aŭ kojoj? - La rehabilito de etno).

La kruelaĵoj kontraŭ la nama popolo far la germanaj koloniaj trupoj plenumas la difinon de genocido en la Konvencio pri la prevento kaj punado de la krimo de genocido, kiun decidis la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 9-an de decembro 1948.

La ekspozicio en Stuttgart montris la altan materian kaj spiritan kulturon de la nama popolo, dum la esprimo "hotentotoj" transportis la malnovan rasisman kliŝon de la koloniisma epoko.

Vidu ankaŭ redakti