Hudson (aŭtofabriko)

La firmao Hudson Motor Car Company fabrikis aŭtomobilojn sub la varmarko Hudson kaj aliaj nomoj en Detrojto de 1909 ĝis 1957. La nomo "Hudson" venis de J.L. Hudson, detrojta magazenestro kiu havebligis la necesan kapitalon por fondi la entreprenon.

Hudson
emblemo
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco
Komenco 1909 vd
Fino 1954 vd
Antaŭe Doc Hudson vd
Poste American Motors Corporation vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Detrojto
Agokampo veturilo
Jura formo akcia kompanio
vdr
Reklamo de Hudson el 1914
"Hudson Hornet"

Dum la dua mondmilito, Hudson abstinis de produktado de aŭtomobiloj inter 1942 kaj 1945, anstataŭe fabrikante militmaterialojn, inkluzive de aviadilaj partoj, ŝipaj motoroj, kaj kontraŭaviadilaj pafiloj. La motoro "Invader" de Hudson pelis multajn el la alteriĝaj boatoj uzitaj en la invado al Normandio la 6-an de junio 1944.

La 14-an de januaro 1954 Hudson kuniĝis kun la kompanio Nash-Kelvinator por fariĝi la konzerno American Motors, kaj en 1957 American Motors fabrikis la lastan aŭton sub la nomo Hudson.