Hungara forinto
(Alidirektita el Hungaria forinto)
Hungara forinto (HUF laŭ ISO 4217) estas la oficiala monunuo en Hungario. La hungara mallongigo de tiu ĉi valuto estas Ft. Ĝi estis enkondukita la 1-an de aŭgusto 1946, post hiperinflacio de la antaŭa valuto, pengő.
Hungara forinto | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Hungario |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | HUF |
Mallongigo: | |
La sur la bildo prezentitaj malnovaj forintoj montras scenojn, famulojn de la hungaraj liberecbataloj kontraŭ la aŭstroj. Tiuj biletoj estis ŝanĝitaj al pli neŭtralaj meze de la 1990-aj jaroj.
Monero de la forinto estis fillér, kiu ĉesis ekzisti en 1999.
-
2 forintoj 1947
-
2 forintoj 1947
Eksteraj ligiloj
redakti- Karlo Juhász: Hungario: Atako kontraŭ la forinto (Monato 2003/07, p. 11)