Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo

(Alidirektita el IBRD)

La Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo (angle International Bank for Reconstruction and Development, akronime IBRD) estas unu el la kvin institucioj kiuj komponas la Grupon de la Monda Banko. La IBRD estas internacia organizaĵo kies origina celo estis financi la rekonstruon de la landoj detruitaj de la Dua Mondmilito. Aktuale ties celo koncentriĝis en la lukto kontraŭ malriĉo pere de la financigo de ŝtatoj. Ties funkciado okazas pere de pagoj regulataj de la ŝtatoj membroj.

Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo
emblemo
multilateral development bank
Komenco 1944 vd
Geografia situo 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo)38.899-77.0425Koordinatoj: 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo (Vaŝingtono)
Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo (Vaŝingtono)
DEC
Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo
Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo
Ĉefestro(j) David MalpassJim Yong Kim vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La IBRD oficiale ekfunkciis la 27an de decembro de 1945, post la internacia ratifo de la Traktatoj de Bretton Woods (ABAACMFNU), okazinta inter la 1a de julio kaj la 22a de julio de 1944, en Bretton Woods (Nov-Hampŝiro), Usono.

Eksteraj ligiloj redakti