IJK 2001
57-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
La 57-a Internacia Junulara Kongreso okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2001 en Strasburgo, Francio. Ĉeestis 406 personoj. Kelkaj el la plej sukcesaj eventoj estis prelego de Claude Piron kaj Lingva Festivalo en parko de la urbo, kie en multaj budoj kaj per Esperanto kongresanoj prelegetis pri siaj lingvoj al aliaj kongresanoj kaj eventuale al preterpasantoj. En la sama loko okazis koncerto.
IJK 2001 | ||
---|---|---|
Loko | Strasburgo, Francio | |
Ekde | 29-a de julio 2001 | |
Ĝis | 5-a de aŭgusto 2001 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La kongresanoj dormis ĉu en gastejo-kongresejo ĉu en apuda kampadejo. Dum la kongreso estis alarmo pro venonta nokta ŝtormo, kaj oni konsilis la dormantojn en la kampadejo veni ien ajn en la kongresejo kaj dormi surplanke, ĉar pasintan semajnon okazis ankaŭ ŝtormo tie kaj mortis personoj pro arbofaloj; finfine nenio okazis.