Malfermi la ĉefan menuon
Monto Laŭro

La Ibleaj montoj ( itale, Monti Iblei) estas ĉeno de montetoj situanta en la sudoriento de Sicilio, inter la provincoj Raguzo, Sirakuzo kaj Katanio. La Monto Laŭro estas la plej alta pinto, kun 986 metroj super la marnivelo. Aliaj pintoj de la ĉeno estas Monto Casale (910 m) kaj Monto Arcibessi (906 m).

La montara sistemo konsistas el blankaj kalkoŝtonoj. Ĝia nomo venas de la sikela reĝo Ibleo, kiu donis parton de sia teritorio al la grekaj koloniistoj por la konstruado de la urbo Megara Hyblaea.

Ispiko (itale Cava Ispica) estas rivera valo, kiu dum 13 km tuŝas la Iblean Altebenaĵon, inter la urboj Modiko kaj Ispiko.