Ida Szlovácsek

(Alidirektita el Ida Szlovacsek)

SZLOVACSEK Ida [slovaĉek] estas rumania hungara instruistino, ĵurnalistino. Ŝi naskiĝis en Târgu Mureș la 9-an de aŭgusto 1939.

Ida Szlovácsek
Persona informo
Naskonomo Török Ida
Aliaj nomoj Almási Éva • Dombói Éva • Dombói Ida
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1939 (1939-08-09) (84-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Ida Szlovácsek akiris diplomon pri la hungara lingvo kaj literaturo en UBB de Kluĵo en 1962. Ŝi instruis en Gănești (1962–63), en porinfana sanatorio de Govora (1963–66), en Adămuș (1966–78), inter 1978–90 alterne en Dâmbău kaj en liceo numero 2-a de Târnăveni. Ŝi publikigis inter 1968–91 reportaĵojn, skizojn, feiletonojn precipe en ĵurnalo Vörös Zászló de Târgu Mureș. De 1995 ŝi estis respondecredaktorino de loka gazeto Kis-Küküllő.

Fonto redakti