Idiosinkrazio estas karakterizaĵo, tipa eco aŭ karaktertrajto de afero, homgrupo aŭ persono. La vorto deriviĝis de la greka idiosunkrasia (ιδιοσυνκρασία).

Ĝenerale idiosinkrazio estas eco aŭ la kondutokaraktero de individuo, per kio tiu distingas sin de la aliuloj. La termino ne indikas ion pri la speco de la devio mem, sed nur ke estas devio de la grup-ecoj.