Il primo re (La unua reĝo)

Il primo re (La unua reĝo) estas itala filmo, publikigita la 31-an de januaro 2019[1].

Il primo re
filmo
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 2019
Ĝenro epic film
Kameraado Daniele Ciprì
Reĝisoro(j) Matteo Rovere
Produktisto(j) Andrea Paris
Scenaro Filippo Gravino
Loko de rakonto Roma regno
Muziko de Andrea Farri
Rolantoj Alessandro Borghi • Alessio Lapice • Fabrizio Rongione • Massimiliano Rossi • Tania Garribba • Vincenzo Crea • Max Malatesta • Gabriel Montesi • Michael Schermi • Ludovico Succio • Marina Occhionero • Antonia Fotaras • Emilio De Marchi
IMDb
vdr

Ĝi estas lokita en 753 a.K., kiam laŭtradicie Romo estis fondita.

La filmo mem estas fikcia revizitado de la mito de Romulo kaj Remo[2].

Lingvo redakti

La lingvo de la filmo estas pralatina, supozita versio de la latina lingvo antaŭa al la arkaika mem, parolita dum la 8-a jarcento a.K.

Ĝi estis rekreita surbaze de sciencaj esploradoj, danke al semiologoj de Universitato Sapienza, kiuj hibridigis hindeŭropajn ŝtipojn en la mankantaj punktoj[3][4].

Produktado redakti

La filmo estis turnita nur uzante naturan lumon kaj anamorfian formaton[5].

Laboro de arkeologoj kaj spertuloj estis nepre necesa dum la rekonstrua proceso de urbaj instalaĵoj, antaŭaj al la fondo de Romo.

Publikigo redakti

Origine planita por la fino de 2018, la filmo estis publikigita en Italio komence de la jaro 2019.

En la italaj kinejoj, la filmo aperis kun subtekstoj en la itala lingvo[6].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti