Il tabarro (La mantelo) estas opero en unu akto de Giacomo Puccini por itallingva libreto de Giuseppe Adami, bazita sur teatraĵo de Didier Gold nome La houppelande. Ĝi estas la unua el trio de operoj konata kiel Il trittico. La unua ludo okazis la 14an de Decembro 1918 ĉe la Metropola Operejo en Novjorko.[1]

Il tabarro
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Ĝenro opero
vdr
La originala kostumskizo de 1918 por Michele

La historio temas pri ŝarĝistoj de barĝo, amafero de unu kun la edzino de alia, lukto kaj murdo: la murdito estis kaŝita sub mantelo, kio titoligas la operon. Pro realismaj etosoj la verko alproksimiĝas al stilo de verismo.

Arioj redakti

  • "Hai ben ragione! meglio non pensare" — Luigi
  • "Nulla! Silenzio!" — Michele
  • "Scorri, fiume eterno" — Michele. Tiu pli kontemplema ario por Michele estis poste anstataŭata de Puccini per la pli venĝema "Nulla! Silenzio!" La registroj de Leinsdorf kaj Gardelli ambaŭ inkludas ĝin kiel aldonaĵon.

Notoj redakti

  1. Puccini, Giacomo. (2004) Il Trittico in full score. Courier Dover Publications, p. 1. ISBN 0-486-43619-5.

Referencoj redakti

Fontoj

  • Holden, Amanda (Eld.), The New Penguin Opera Guide, New York: Penguin Putnam, 2001. ISBN 0-14-029312-4
  • Warrack, John kaj West, Ewan, The Oxford Dictionary of Opera New York: OUP: 1992 ISBN 0-19-869164-5

Eksteraj ligiloj redakti