Ili ne pasos

milita slogano

«Ili ne pasos!», uzata ofte rekte en la hispanlingva esprimo «¡No pasarán!» (france: «Ils ne passeront pas», angle: «They shall not pass»), estas slogano por esprimi la determinon protekti pozicion kontraŭ la malamiko. La unua referenco al ĝia uzo troviĝas en la Batalo de Verdun en la Unua mondmilito fare de la franca generalo Robert Nivelle (kvankam aliaj ĝin atribuas al lia majoro, Philippe Pétain). Ĝi aperis poste en afiŝoj de propagando, kiel tiu de Maurice Neumont post la Dua Batalo de la Marno, kun la formo «On ne passe pas!», kiu estis la formo adoptita en la insignoj de la uniformoj de la Linio Maginot.

Poste ĝi estis popularigita en la Sieĝo de Madrido dum la Hispana Civila Milito (1936–39), en la fama formo «¡No pasarán!» fare de Dolores Ibárruri (La Pasionaria) – unu el la fondintoj de la Komunisma Partio de Hispanio –, kiu ĝin prenis el afiŝo realigita de la respublikista pentristo Ramón Puyol.

Poste en la Dua Mondmilito, la fama afiŝo kaj ĝia frazo estos ankaŭ uzita en la aliancitaj frontoj. Ĝi fariĝis internacia slogano kontraŭfaŝisma, kaj ĝi, ofte en la hispana formo, estas ankoraŭ nun uzata, ĉefe en la politikaj rondoj de politika maldekstro.

La esprimo estas ankaŭ trovebla en politikaj kantoj kaj en diversaj filmoj kaj komiksoj.