Illustrated Chips estis brita komiksa gazeto publikigita inter 26a de Julio 1890 kaj 12a de Septembro 1953.

Kovrilpaĝo de Illustrated Chips n° 298 (16a de Majo 1896) kun la unua apero de la longdaŭra komiksa serio Weary Willie and Tired Tim, tiam konata kiel "Weary Waddles and Tired Timmy".

Ties publikiganto estis Amalgamated Press, administrata de Alfred Harmsworth.

Post mallonga komenco de nur ses numeroj, Illustrated Chips estis relanĉita kaj atingis 2,997 numerojn. En 1953 ĝi kuniĝis kun Film Fun.