Imrali
İmralı estas la kvara plej granda insulo (laŭ surfaco) en la Marmora Maro. La neloĝata turka insulo servas kiel prizoninsulo. Konataj iamaj enprizonigitoj estis la reĝisoro Yılmaz Güney, la ĉefministro Adnan Menderes, la ministro pri eksteraj aferoj Fatin Rüştü Zorlu kaj la financa ministro Hasan Polatkan. La tri lastaj estis kondamnitaj al morto kaj estis ekzekutitaj sur la insulo en septembro de 1961.
Imrali | ||
---|---|---|
Akvejo | Marmora maro | |
Koordinatoj | 40° 32′ N, 28° 32′ O (mapo)40.537528.535Koordinatoj: 40° 32′ N, 28° 32′ O (mapo) | |
- koordinatoj | 40° 32′ N, 28° 32′ O (mapo)40.537528.535Koordinatoj: 40° 32′ N, 28° 32′ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 217 m | |
Longo | 8 km (5 mi) | |
Larĝo | 3 km (2 mi) | |
Areo | 13,32 km² (1 332 ha) [+] | |
![]() |
||
Imrali | ||
![]() |
||

Situo de İmralı en la Marmora Maro
Ekde 1999, la sola kaptito estas Abdullah Öcalan, iama prezidanto de la Kurda Liberiga Partio (PKK).