ÚJVÁRI Imre [ú:jva:ri] estis rumania hungara kuracisto. Li naskiĝis en Aiud la 20-an de decembro 1908 kaj mortis en Târgu Mureș la 12-an de aŭgusto 1988.

Kariero redakti

Imre Újváry akiris diplomon de kuracisto en Universitato Ferdinando la 1-a de Kluĵo en 1933, poste en 1936 li kvalifikiĝis pri malsanoj dermatozaj kaj veneraj. Inter 1940–45 li estis asistanto en Universitato Ferenc József de Kluĵo, poste adjunkto en OGYI (1945–48), docento (1948–56), de 1956 klinikestro universitata profesoro ĝis sia pensiuliĝo (1974). De 1956 ĝis 1965 li estis dekano de Fakultato de Ĝenerala Medicino, inter 1967–72 de Fakultato de Dentkuracado.

Fonto redakti