Imre Máté
MÁTÉ Imre (ma:te:) estis hungara poeto naskita en Valea lui Mihai la 14-an de februaro 1936 kaj mortinta samloke la 8-an de decembro 1989.
Kariero
redaktiMáté Imre estis post la fino de mezlernejo bibliotekisto en sia naskiĝurbo. Li debutis en Fáklya de Oradea (1956), poste li publikigis en Napsugár, Utunk, Korunk, Bányavidéki Fáklya, Szatmári Hírlap, Előre, Ifjúmunkás.
Volumoj
redakti- Látta ezt a fürge mókus (porinfanaj poemoj, 1969);
- Forgó táncban (poemoj, Forrás, 1973);
- A nap kalapja (porinfanaj poemoj, 1980);
- Segíts meg, emberségem (poemvolumo kune kun Ferenc Gábor kaj Ernő Számadó, 1984).