Imre Sándor (genealogo)

(Alidirektita el Imre Sándor (geneologo))

Imre SÁNDOR [sa:ndor] estis hungara, rumania hungara genealogo, heraldikisto. Li naskiĝis Koloĵvaro la 4-an de februaro 1877 kaj mortis en Budapeŝto la 3-an de januaro 1930.

Kariero redakti

Imre Sándor estis financa fakulo, ĝis 1921 bankoficisto. En 1921 oni arestis lin kaj kondamnis lin al kvinjara deviglaboro laŭ akuzo de komploto kaj spionado. En 1923 oni ekstradiciis lin el Rumanio. Li redaktis la revuon Genealógiai Füzetek (laŭ subtitolo Családtörténeti folyóirat címerekkel és leszármazási táblákkal), kiun li eldonis inter 1903 kaj 1914 en Koloĵvaro.

Libroj redakti

  • A széplaki Petrichevich-Horváth család (Kv. 1908); A csíkszentsimoni Endes család levéltára 1544–1848 (samloke. 1910); Czímerlevelek. I–II. (sl. 1910, 1912); Czímerhasználat (uo. 1911); A csík­szentmihályi Sándor család levéltára. I. 1539–1756 (slo. 1914); Családtörténeti repertórium (en manuskripto, kunulaŭtoro Zoltán Köblös, sl. 1918); Kolozsvár czímeres emlékei (sl. 1920); A székelyek letelepülése (Bp. 1930).

Fonto redakti