Ina kondomo ekzistas ekde la 1990-aj jaroj. Ĝi estis elpensita kiel alternativo al vira kondomo. Ĝi estas la sola virina kontraŭkoncipilo protektanta samtempe kontraŭ sekse transdoneblaj malsanoj kiel aidoso. Ĝi estas ĉirkaŭ 18 cm longa kaj farita el maldika neŝirebla plasto (kutime polietilenopoliuretano). La kondomo estas ekipita de du ringoj, la ekstera situante ekster la vagino, la interna profunde en la vagino.

Elpakita kondomo

Post iom da trejnado la uzo de la ina kondomo estas facila. En landoj, kie aidoso estas tre disvastigita, ekzemple en landoj en Afriko, oni ofte uzas ilin.

Uzmaniero redakti

La pli grandan, malferman ringon oni metas ekstere sur la vagineniro, la internan ringon oni kunpremas kaj enmetas en la vaginon, profunde ĝis la utera koleto. Dum la lokado la interna ringo estas tenita de la polekso kaj meza fingro. La interna ringo estas puŝata enen ĝis la utero kaj la korekta situo kontrolota. Post seksumado oni povas forpreni ĝin.

Efikmaniero redakti

La ina kondomo kaptas la spermon kaj malaltigas la infektadoriskon de sekse transdoneblaj malsanoj.

Avantaĝoj redakti

  1. La uzo de la ina kondomo ne dependas de la rigideco de la peniso.
  2. La ina kondomo povas esti enmetita ĝis 10 horoj antaŭ la seksumado (la vira kondomo rekte antaŭ la seksumado).
  3. Ĝuste uzita ina kondomo estas bona protekto kontraŭ gravedo kaj sekse transdoneblaj malsanoj.
  4. Post iom da praktiko la uzo estas facila.
  5. La Pearl-indekso situas kiel ĉe vira kondomo inter 3 kaj 7.
  6. La ina kondomo ne havas malagrablajn efikojn.
  7. Oni produktas ĝin ne el natura lateksa kaŭĉuko kaj ĝi povas do esti uzata eĉ ĉe alergio al latekso.

Malavantaĝoj redakti

  1. Nuntempe inaj kondomoj estas ankoraŭ pli multekostaj ol kondomoj
  2. La enmeto en la vaginon postulas iom da trejnado.
  3. La uzo kutime postulas lubrikaĵon.

Aĉeteblo redakti

Inaj kondomoj vendeblas en apotekoj kaj per interreto. Paketo de tri kondomoj kostas ĉirkaŭ 8 eŭrojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti