Indabo

kunveno de zuluaj estroj; ankaŭ: kunveno de skoltestroj

Indabo (en la originalo, in-da-ba) estas grava kunveno de ĉefoj kiel kutimo komuna por zuluoj kaj kosoj en Sud-Afriko. La termino fontas el la zulua vorto por "afero". La indaboj povas esti kunveno de loka komunumo aŭ kun reprezentantoj de aliaj komunumoj. La vorto estas vaste uzata en tuta Suda Afriko por simpla kunveno aŭ kunsido, en diversaj fakoj, kiel turismo, minado, impostokolektantoj ktp.

Ĝi eksterkontinente disvastiĝis ankaŭ pro sia sistema uzado en la Skolta Movado, kun la signifo "kunveno de skoltestroj". La iniciatinto, Baden-Powell, portis plurajn aspektojn de la zulua kulturo en Skoltismon, pro sia plurjara servado en Afriko.